From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaan OJALO (naskiĝis la 18-an de februaro 1914, mortis la 2-an de februaro 2004) estis fama esperantisto en Estonio, kaj honora membro de UEA.
Jaan Ojalo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1914 en Rebaste |
Morto | 2-an de februaro 2004 (89-jaraĝa) |
Tombo | Viljandi Forest Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio Sovetunio |
Alma mater | Universitato de Tartu |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1929–) ekonomikisto |
Preskaŭ dum sia tuta vivo li laboris en la konsum-kooperativa sistemo, escepte de la jaroj 1941–1945, kiam li militservis.
Li esperantiĝis en 1929. En la 1950-aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Soveta Unio. En 1956 li fariĝis klubestro de Tallinna Esperanto Klubi kaj ekde 1988 sekretario de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), inter 1992 kaj 1995 prezidanto de EAE, poste honora prezidanto de EAE. Li elektiĝis Honora Membro de UEA en 1991.
Jaan Ojalo verkis Esperantajn Sinonimojn, lernolibron en tri malsamaj eldonoj, du helpmaterialojn por lernantoj kaj du vortarojn. Dum lia vortaro estona-esperanta de 1999 kun ĉirkaŭ 10.000 kapvortoj ankoraŭ estas gvida, lia vortaro Esperanto-estona intertempe estas superigita de tiu de Raimund Haabvere de 2004.
Libroforme aperis lia traduko de Noktaj Aviadistoj (Vladimir Beekman); li kunlaboris traduke ankaŭ en Lumo de Orienta Eŭropo (Vladimir Beekman) kaj en Ventolume (Debora Vaarandi). Lia traduko de Maria en Siberio de H. Kiik restis manuskripta.
En 1961 (1962) en Tallinn aperis samizdata versaro de Hendrik Adamson, titolata Hejmlando, por kiu J. Ojalo verkis enkondukon "Hendrik Adamson".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.