sovetia historiisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Johanson Izaakoviĉ ZILBERFARB (ruse Иогансон Исаакович ЗИЛЬБЕРФАРБ; naskiĝis la 13-an de oktobro 1903 en Bresto, mortis la 13-an de julio 1968 en Moskvo[1]) estis ukrainia sovetia historiisto kaj esperantisto.[2]
Johanson Zilberfarb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1903 en Bresto |
Morto | 13-an de julio 1968 (64-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa • Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Ukraina Soveta Socialisma Respubliko |
Okupo | |
Okupo | historiisto esperantisto |
Zilberfarb estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, aktiva en Teknika Komisiono de la Eldon-Kooperativo de SAT[3] kaj aŭtoro de artikoloj en Sennaciulo. Zilberfarb estas la aŭtoro de unu el la plej konataj esperantigoj de La Internacio, kiu estis publikigata en SAT-jarlibroj.[4] Li decidis malaktiviĝi jam en decembro 1926, rifuzante membri en SEU pro ĝiaj polic-spionaj servoj al registaro, kaj restante malaktiva membro ene de SAT, por ne riski ekziliĝon, kiel aliaj.[5] Tiu malaktiviĝo plej verŝajne helpis lin transvivi la grandan purigon de la jaroj 1936-1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.