From Wikipedia, the free encyclopedia
József Szalay [jOĵef salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay József estis hungara polica oficiro, librokolektanto.
József Szalay naskiĝis la 17-an de februaro 1870 en Csaba. Li mortis la 25-an de aprilo 1937 en Szeged.
József Szalay frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno, li jam kolektis librojn dum la lernojaroj. Ekde 1892 li estis subnotario, poste nobela juĝisto en sia naskiĝurbo. Post jardeko li ricevis postenon en Orosháza, en 1894 li doktoriĝis, post 3 jaroj li edziĝis. En 1902 li estis nomumita policestro de Hódmezővásárhely, kie li estis ankaŭ motoro de la loka kulturo. Li partoprenis en fondoj de muzeo kaj biblioteko. En 1908 li iĝis vicpolicestro de Szeged, ĉefpolicestro inter 1919-1932, poste li pensiuliĝis. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li defendis la molestitajn Gyula Juhász kaj Ferenc Móra. Ekde 1912 li estis membro de Societo Dugonics, ties prezidanto inter 1917-1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.