From Wikipedia, the free encyclopedia
József CSABAI-WÁGNER [jÖĵef ĉabai-vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai-Wágner József estis hungara pentristo, arkitekto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Wágner, sed dum la studentaj jaroj li uzis jam la distingan nomon Csabai-Wágner (aŭ Csabai Wagner).
József Wágner Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de majo 1888 en Mezőberény, li mortis la 6-an de junio 1967 en Mezőtúr.
József Wágner frekventis mezlernejojn en Békéscsaba kaj Kolozsvár, poste li akiris arktektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Jam dum la studentaj jaroj li ankaŭ pentradis kaj desegnadis. En Békéscsaba li projektis konstruaĵojn, ekzemple la muzeon. En la fruaj 1920-aj jaroj li lernis pentroarton de Ede Balló en Artista Altlernejo. Post lernado li studvojaĝis al Aŭstrio, Germanio, Italio, poste en Békéscsaba li pentradis. Depost la 2-a mondmilito li translokiĝis al Mezőtúr, kie li ankaŭ instruis en mezlernejo. Li ricevis premiojn en 1920, 1940, 1943.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.