From Wikipedia, the free encyclopedia
József Borovnyák [jOĵef borvnjAk] aŭ Jožef Borovnjak laŭ hungarlingve kutima nomordo Borovnyák József estis hungaria katolika pastro, slovena patrioto.
József Borovnyák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de februaro 1826 en Ivanóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 19-an de septembro 1909 en Vashidegkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | slovena • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto katolika sacerdoto |
József Borovnyák[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1826 en Ivanóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio nuntempa Ivanovci en Slovenio, li mortis la 19-an de septembro 1909 en Vashidegkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cankova en Slovenio).
József Borovnyák apartenis al la slovena minoritato de la lando, sed junaĝi li eklernis ankaŭ la hungaran lingvon. Li frekventis gimnazion en Kőszeg, poste seminarion en Szombathely, fine li pastriĝis en 1851. Li komencis sian pastran karieron en Apátistvánfalva, poste en pluraj lokoj, kie vivis slovenoj. Ekde 1862 li abonis slovenajn gazetojn, el tio li lernis la slovenan literaturan lingvon. Li strebis por la slovena aŭtonomio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.