From Wikipedia, the free encyclopedia
József Albach [jOĵef albaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Albach József estis hungara pastro, monaĥo, eklezia verkisto, botanikisto. Lia monaĥa nomo estis Szaniszló [sanislO].
József Albach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1795 en Bratislavo |
Morto | 12-an de novembro 1853 (58-jaraĝa) en Eisenstadt |
Lingvoj | hungara • germana • slovaka |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto geografo |
József Albach naskiĝis la 28-an de januaro 1795 en Hungara reĝlando en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de novembro 1853 en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio).
József Albach lernis en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la franciskanoj en 1810. Li plulernis en Székesfehérvár, Boldogasszony, fine denove en Pozsony. Post siaj studoj li komence estis orgenisto en 1816 en Szombathely. Li pastriĝis en 1818, poste li estis eklezia retorikisto en diversaj urboj. Inter 1825 kaj 1938 li vivis en Pest (urbo), poste plej ofte en Kismarton. Kelkfoje li estis misiisto en diversaj lokoj de la lando.
Li estis konfesisto de István Széchenyi, krome li estis muzikista amiko de Franz Liszt. Post jaroj pro sanstataj problemoj li okupiĝis nur pri botaniko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.