From Wikipedia, the free encyclopedia
Józef Arszenik (naskiĝis la 1-an de marto 1898 en Varsovio, mortis la 5-an de aprilo 1978 samloke) - pola fervojisto italdevena, laboranta en direkcio de Polaj Ŝtataj Fervojoj, organizanto de Esperanto-Sekcio ĉe Sindikata Klubo de Fervojistoj en Varsovio.
Józef Arszenik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1898 en Varsovio |
Morto | 5-an de aprilo 1978 (80-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola • Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1925–) |
Esperantistiĝis en 1925 kaj korespondan kurson finis en 1927 ĉe Leopold Kronenberg. Al Pola Esperanto-Societo aliĝis en 1935. Partoprenis UK 1937 en Varsovio. Dum la dua mondmilito helpis al la familio Zamenhof. Novembre 1940 vizitis en Varsovia geto Lidia Zamenhof proponante al ŝi kaŝejon antaŭurbe, kie loĝis. Pro minacanta mortpuno de la tutaj familioj tuj pafmortigataj de germanoj pro helpo al judoj ŝi rifuzis. En la jaroj 1947-1948 estis estrarano de Pola Esperanto-Asocio, partoprenis Esperanto-kongresojn en Pollando kaj UK 1959 en Varsovio. Plurjara prezidanto de la sekcio de fervojistoj ĉe PEA, kies membroj partoprenis kongresojn de UEA en Budapeŝto kaj Sofio.
Li havis du infanojn. li forpasis en 1978 en la aĝo de 80 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.