From Wikipedia, the free encyclopedia
I. János SZABÓ [sabO] rumania hungara instruisto, skulptisto. Li naskiĝis en Reghin la 5-an de aprilo 1952.
János Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1952 (72-jaraĝa) en Reghin |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
I. János Szabó akiris diplomon en Arta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo en 1976. Li instruis desegnon kaj skulptadon en pluraj lokoj. De 1990 li instruas skulptadon en Muzika kaj Arta Liceo Imre Palló de Odorheiu Secuiesc. Li kreis ĉefe bustojn kaj plakedojn pri famaj personoj. Li kreis la monumentan skulptaĵon Vasszékely (Fersikulo) je la memoro de mortintoj en la Unua Mondmilito, kiu estis starigita en Placo Áron Márton de Odorheiu Secuiesc.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.