From Wikipedia, the free encyclopedia
János Konyorcsik [jAnoŝ konjorĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konyorcsik János estis hungara skulptisto, medalisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Koniorczyk.
János Konyorcsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Koniorczyk János |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1926 en Pestszenterzsébet |
Morto | 26-an de aŭgusto 2010 (84-jaraĝa) en Pilismarót |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János Konyorcsik [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1926 en Pesterzsébet, li mortis la 26-an de aŭgusto 2010 en Pilismarót.
János Konyorcsik komence lernis skulptadon en fabrika libera lernejo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1956. En la lasta jaro li havis stipendion. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Mikus, András Beck kaj Pál Pátzay. Li studvojaĝis en Ĉeĥoslovakio (1956), Sovetunio (1958, 1966, 1967), Suomio (1960, 1961), Italio (1962, 1963, 1964), Pollando (1965). Inter 1957 kaj 1986 li instruis en la industriarta mezlernejo. Inter 1966-1988 li estis amatora aktoro en filmoj. Li kreis skulptaĵojn konformajn al la socialismo. Li ricevis premiojn inter 1963-1986.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.