Remove ads
hungara politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
János Ábrahám [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ábrahám János Zoltán estis hungara juristo, politikisto, parlamentano.
János Ábrahám (juristo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de septembro 1944 en Hungara reĝlando Kéménd |
Morto | la 3-an de aprilo 2003 en Hungario Bonyhád |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs (–1979) |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
János Ábrahám[1] naskiĝis la 10-an de septembro 1944 en Kéménd (Hungara reĝlando, nuntempa Kamenín en Slovakio), li mortis la 3-an de aprilo 2003 en Bonyhád (Hungario).
La familio Ábrahám translokiĝis al Bonyhád en 1946. János Ábrahám maturiĝis en gimnazio en Bonyhád en 1963, poste li estis simpla laboristo, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Pécs en 1979. Post la diplomo li ricevis jurajn taskojn en pluraj laborejoj, depost fino de la socialismo li estis privata advokato. Intertempe li akiris pliajn jurajn diplomojn en 1983 kaj 1988, krome ankaŭ trejnistan diplomon, ĉar li tre ŝatis basketboladi, poste li estis trejnisto kaj partoprenanto en la departementa korbopilka vivo. En 1989 li aliĝis al Hungara Socialista Partio, poste li estis parlamenta deputito (1997-2002). Li edziĝis en 1968, lia edzino naskis 2 filojn en 1969 kaj 1972. Nur postmorte li ricevis premion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.