From Wikipedia, the free encyclopedia
Izsó Diamant [iĵO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Diamant Izsó estis hungara negocisto, entreprenisto, artokolektisto.
Izsó Diamant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1886 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Vágújhely |
Morto | la 12-an de januaro 1945 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto entreprenisto negocisto ekonomikisto kolektisto |
Izsó Diamant[1][2] naskiĝis la 25-an de februaro 1886 en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Izsó Diamant devenis el juda familio. Li frekventis komercan lernejon en Pozono, ekde 1911 li estris fabrikon. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li translokiĝis al Câmpia Turzii (jam en Rumanio), kie li establis fabrikon. Li zorgis ankaŭ pri la laboristoj. La fabriko havis eksterlandajn kontaktojn, tial Diamant ofte vojaĝis en Eŭropo. Tiam li kolektis librojn, pentraĵojn, porcelanojn, sed lia plej signifa kolekto konsistis el ekslibrisoj. Liaj kontribuoj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság kaj Hétfői Hírlap. Li havis edzinon, lia edzino naskis 2 filojn. La plena familio pereis dum la holokaŭsto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.