From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivankovo-rezervujo aŭ Ivankovskoje-rezervujo (ruse Иваньковское водохранилище), ankaŭ sciata kiel la Moskva maro, estas la plej supra rezervujo sur rivero Volgo, en Moskva provinco kaj Tverja provinco de Rusio, situanta je proksimume 130 km norde de Moskvo. La akvobaraĵo de la rezervujo estas lokita en urbo Dubna. Urbo Konakovo situas sur ĝia suda bordo. La rezervujo estas koneksa al la rivero Moskva per la Moskva kanalo, kaj estas la ĉefa fonto de pura akvo por urbo Moskvo.
Ivankovo-rezervujo | ||
---|---|---|
Ivanjkovskoje rezervujo ĉe setlejo Gorodnja | ||
baraĵlago | ||
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Volgo | |
Setlejoj | Konakovo, Dubna | |
Landoj de la baseno | Rusio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 56° 45′ N, 37° 4′ O (mapo)56.7537.066666666667 | |
Surfaca areo | 327 km² | |
Maksimuma longo | 30 km | |
Maksimuma larĝo | 5 km | |
La nomo de la rezervujo estas pro urbo Ivanjkovo (ruse Иваньково), kiu estis formita en 1958 sed ekde 1960 plu ne ekzistas aparte, ĉar estas parto de urbo Dubna.
Fervojo Moskvo – Tverj krucas la rezervujon tra longa taluso kun relative malgranda ponto en la mezo, kaj en la linio apud la rezervujo ankaŭ estas stacieto nomata Moskva Maro.
Historia urbo Korĉeva kaj nombro da vilaĝoj estis subakvigitaj, kiam la rezervujo estis plenigita en 1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.