From Wikipedia, the free encyclopedia
La Itinero de Antonino (latine Itinerarium Antonini Augusti, laŭvorte "La Itinero de la Imperiestro Antonino") estas fama itinero, registro de la stacioj kaj distancoj laŭ diversaj vojoj. Ŝajne surbaze de oficialaj dokumentoj, eble de enketo farita sub Aŭgusto, ĝi priskribas la vojojn de la Romia Imperio. Pro la malabundeco de aliaj konservitaj registroj de ĉi tiu tipo, ĝi estas valora historia registraĵo.
Preskaŭ nenio sciiĝas pri ĝia dato aŭ aŭtoreco. Fakuloj opinias ke verŝajne la origina eldono estis preparita komence de la 3-a jarcento. Kvankam ĝi tradicie atribuas la patronecon al Antonino Pia, la plej malnova konservita kopio estis asignita al la tempo de Diokleciano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.