From Wikipedia, the free encyclopedia
István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara oficiro, advokato, gimnazia kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis ilméri, kiun li uzis ankaŭ kiel pseŭdonimo.
István Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de aŭgusto 1836 en Ürmény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 10-an de majo 1918 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1864) |
Okupo | |
Okupo | juristo |
István Kiss[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1836 en Ürmény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Mojmírovce en Slovakio), li mortis la 10-an de majo 1918 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Beĉej en Serbio).
István Kiss frekventis gimnaziojn en Pozono, Nitro kaj Pest (urbo), dum li estis piarista kandidato, poste li estis po 2 jarojn en Vác, respektive en Keszthely. En 1860 li malmonaĥiĝis kaj post kvar jaroj li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En la jaroj 1868 kaj 1869 li estis advokato, poste en 1871 li iĝis oficiro (leŭtenanto), sed ne en la serva servo. Inter 1874 kaj 1907 li instruis en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), poste li pensiuliĝis. Li plurfoje redaktis diversajn gazetojn (ekzemple inter 1859-1860, 1865-1868, 1881-1885).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.