From Wikipedia, the free encyclopedia
DUNYOV István (dunjov) estis hungara honvedvickolonelo kaj itala kolonelo naskita en Vinga la 28-an de julio 1816 kaj mortinta en Pistoia la 29-an de aŭgusto 1889.
István Dunyov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1815 en Vinga |
Morto | 29-an de aŭgusto 1889 (74-jaraĝa) en Pistojo |
Lingvoj | bulgara • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | militisto |
István Dunyov akiris diplomon de advokato en 1843 en Peŝto. Li estis unu el la gvidantoj de la radikalaj movadoj de Arado. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis memvola nacigardisto, provizora militprokuroro en Arado. En 1852 la aŭstria milittribunalo kondamnis lin al morto, sed poste ŝanĝis tiun al dekjara fortikaĵmalliberejo. En 1859 li foriris al Italio kaj en 1860 li aliĝis al liberecbatalistoj de Garibaldi, kaj partoprenis en la liberigo de Suda Italio. Garibaldi nomumis lin kolonelo. Post la interkonsentiĝo de 1867 oni kandidatigis lin deputito en Vinga, sed li rifuzis tiun kaj elektis la eternan elmigron. Li ne akceptis la interkonsentiĝon kun Aŭstrio, precipe rilate pro ties malfavoraj sekvoj al la nacioj vivintaj en Hungario. Li pasigis siajn lastajn jarojn en Pistoia. Liaj skriblaboraĵoj aperis en hungaraj kaj italaj gazetoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.