From Wikipedia, the free encyclopedia
István Balog [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balog István estis hungara aktoro, dramisto, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Balogh. Lia nepo estis Béla Balogh (reĝisoro).
István Balog | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balog István |
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1790 en Luč (Hungara reĝlando) |
Morto | la 21-an de junio 1873 en Budapeŝto Aŭstrio-Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | Gusztáv Balogh (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro dramaturgo tradukisto |
István Balog naskiĝis la 8-an de decembro 1790 en Hungara reĝlando en Lúcs (nuntempa Luč en Kroatio), li mortis la 21-an de junio 1873 en Budapeŝto.
István Balog lernis en Pécs, poste li studis juron en Universitato de Pest, sed intertempe li forlasis la universitaton. Ekde 1807 li ricevis rolojn en pluraj teatroj, sed li batalis kontraŭ Napoleono unu jaron. En 1815 en Debrecen li iĝis teatrestro de migranta trupo. Menciindas, ke lia trupo aranĝis la unuan hungarlingvan spektaklon en Pécs en 1818 kaj lia trupo inaŭguris la lokan teatron en Székesfehérvár en la sama jaro. En 1831 pro epidemio pri ĥolero la trupo bankrotiĝis, inter 1832-1838 li estis denove migranta aktoro. En 1839 li aliĝis al Hungara Teatro (Pest), sed en la sekva jaro li forlasis la scenejon kaj samloke li faris administrajn kaj teknikajn laborojn. Li pensiuliĝis en 1854, tamen poste li faris kasistan servon. Li edziĝis dufoje, li havis 4 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.