Isla Fisher

aŭstralia aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Isla Fisher

Isla Lang FISHER (naskiĝis la 3-an de februaro 1976 en Maskato, Omano) estas aktorino kaj aŭtoro. Ŝiaj gepatroj estas el Skotlando, ŝia patro laboris kiel bankisto en Omano. Ili hejmeniris de Omano al Skotlando, poste translokiĝis al Aŭstralio, kiam ŝi aĝis ses jarojn kaj kie ŝi aperis en televidaj reklamoj. Fisher iĝis fama en rolo de Shannon Reed en la aŭstralia televida serio (sap-opero) Home and Away de 1994–97, pro kio ŝi ricevis du nomumojn de „Logie Award”.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Isla Fisher
Thumb
Persona informo
Naskonomo Isla Lang Fisher
Naskiĝo 3-an de februaro 1976 (1976-02-03) (48-jaraĝa)
en Maskato
Religio judismo kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater L'École Internationale de Théâtre Jacques Lecoq (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Brian Fisher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elspeth Geronimos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sacha Baron Cohen (20102024) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
modelo
verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj Scooby-Doo 
Rise of the Guardians 
Back to the Outback 
Horton Hears a Who! 
Rango 
The Great Gatsby (2013) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Post diversaj aktorludoj en televido kaj sur scenejo, Fisher sukcese ŝanĝis al kinejo Hollywood per la ludo de Mary Jane en la filmo Scooby-Doo de 2002, kaj ekde tiam ŝi ludis gravajn rolojn en filmoj kiel Wedding Crashers (2005), Confessions of a Shopaholic (2009), Bachelorette (2012), The Great Gatsby, Now You See Me (ambaŭ en 2013), kaj Nocturnal Animals (2016). Pliaj menciindaj ludoj okazis en filmoj Swimming Pool (2001), I Heart Huckabees (2004), London (2005), Wedding Daze (2006), The Lookout, Hot Rod (ambaŭ 2007), Definitely, Maybe (2008), Burke & Hare (2010), Visions (2015), Grimsby, Keeping Up with the Joneses (ambaŭ en 2016), Tag (2018), The Beach Bum, Greed (ambaŭ en 2019), kaj Blithe Spirit (2020). Ŝi donis voĉon al rolulojn en animaciaj filmoj kiel Horton Hears a Who! (2008), Rango (2011), Rise of the Guardians (2012) kaj Back to the Outback (2021).

Fisher ludis ankaŭ ripet-rolulon en la kvaraj kaj kvinaj sezonoj de televida serio Arrested Development (2013, 2018–19), kaj ludas en la rolo de Mary en Wolf Like Me (2022–2023). Fisher verkis du novelojn por junaj plenkreskuloj kaj la libroserion Marge in Charge.

Ŝia edzo estas kinisto Sacha Baron Cohen, kun kiu ŝi havas tri komunajn infanojn.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.