From Wikipedia, the free encyclopedia
La Irguno aŭ Irgun (en hebrea ארגון, mallongigo de Ha-Irgun Ha-Cva'i Ha-Le'umi Be-Erec Jisra'el, הארגון הצבאי הלאומי בארץ ישראל, "Nacia Militorganizo en la Tero de Israelo"), populare konata kiel Etzel [ecel] (en hebrea אצ"ל), akronimo de ties inicialoj en hebrea Irgun Cva'i Le'umi (en hebrea ארגון צבאי לאומי), estis paramilitista cionista organizo kiu funkciis dum la Brita mandato Palestino, inter la jaroj 1931 kaj 1948. Ĝi establis kiel armea derivaĵo de la Haganah (ההגנה - «La Defendo»). Pro tialoj de sekreto, la personoj referencis al Irguno, dum tiu tempo, kiel Haganah Bet (הגנה ב en hebrea laŭvorte «Defendo "B"» aŭ «Dua Defendo»), Ha-Haganah Ha-Le'umit (ההגנה הלאומית) aŭ Ha-Ma'amad (המעמד).
Irgun | ||
---|---|---|
kvazaŭmilitistaro terorisma organizaĵo | ||
Komenco | 1931 vd | |
Fino | 28-a de septembro 1948 vd | |
Poste | Defendaj Fortoj de Israelo vd | |
Lando(j) | Jiŝuv vd | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Avraham Tehomi vd | |
Posedatoj | Herut (en) Kol Tsion HaLokhemet (en) vd | |
Irguno, Nacia Militorganizo en la Tero de Israelo | |
---|---|
Ha-Irgun Ha-Cva'i Ha-Le'umi Be-Erec Jisra'el (akronime: Ecel) | |
kvazaŭmilitistaro • terorisma organizaĵo | |
Lando | Israelo |
Estro | Vladimir Ĵabotinskij |
Fondiĝo | 1931 |
Dissolvo | 1948 |
Ideologio | reviziisma cionismo, naciismo, cionismo |
La Irguno estis la armata esprimo de la ideologio de la naskiĝanta reviziema cionismo fondita de Vladimir Ĵabotinskij. Li esprimis tiun ideologion tiele "ĉiu judo havas rajton eniri en Izraelan Landon; nur aktivaj reprezalioj konvinkos la arabojn kaj la britojn, nur Juda Armita Forto garantios Israelan Ŝtaton".[1]
En la 1940-aj jaroj, la britaj aŭtoritatoj akuzis la Irgunon fiagi terorismon kontraŭ la regado de la Brita Mandato Palestino kaj ĝi estis priskribita kiel terorisma organizaĵo fare de la Angla-usona Komitato de Esplorado,[2] variaj amaskomunikiloj,[3][4][5] kaj serio de elstaraj judaj gravuloj kiaj Albert Einstein, Hannah Arendt[6] kaj aliaj,[7] kiaj Winston Churchill.[8]
La Irguno estis la antaŭaĵo de la naciisma politika partio Herut ("Libereco"), kiu kondukis al la aktuala partio Likud. La Likud estris aŭ estis parto de la majoritato de la israelaj registaroj ekde 1977.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.