Remove ads

La Interreta Arkivo, esperantlingve alternative ankaŭ literumebla Interreta Arĥivo, aŭ angle Internet Archive estas soci-utila diĝita biblioteko kun la fiksita misio de "universala aliro al ĉiu scio." [1][2] Ĝi disponigas permanentan stokadon de kaj libera publika aliro al kolektoj de ciferecigitaj materialoj, inkluzive de retejoj, muziko, movantaj bildoj, kaj preskaŭ tri milionoj da publikdomenaj libroj. En oktobro 2012, ĝia kolekto pintis 10 petabajtojn.[3][4] Aldone al ĝia arkivadfunkcio, la Arkivo estas aktivista organizaĵo, rekomendata por libera kaj malferma Interreto.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Interreta Arkivo
Internet Archive
emblemo
Sidejo de la Interreta Arkivo
Sidejo de la Interreta Arkivo
neprofitcela organizaĵo
cifereca biblioteko
retejo
arkivo
retarkivo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco majo 1996
Geografia situo 37° 46′ 56″ N, 122° 28′ 18″ U (mapo)37.78227145-122.47158652715
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko, Kalifornio, Usono
Internet Archive (Kalifornio)
Internet Archive (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Interreta Arkivo
Tipo neprofitcela organizaĵo
Agareo

web archiving
cifereca konservado

Moto universal access to all knowledge
Fondinto(j) Brewster Kahle vd
Lingvoj

angla

Agokampo Cover Art Archive
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
Fermi

La Interreta Arkivo permesas al publiko alŝuti kaj elŝuti diĝitan materialon al ĝia datuma reto, sed la plejparto de siaj datumoj estas trankvile aŭtomate stokita de retejoj, kiuj laboras por konservi kiom multe de la publika reto kiel eble.

En oktobro 2024 la servo subite ne estis alirebla, kaj post kelkaj tagoj revenis kiel nur-lega oferto. Do ekde tiam ĝis almenaŭ la komenco de novembro 2024 ne eblas mem peti arkivigojn de paĝoj. Institucioj kiel la instituto Brownstone de la libertariana verkisto Jeffrey Tucker (en vikidatumoj) tre kritike publikigis fonajn informojn pri tio.[5]

Remove ads

Wayback Machine

Detala artikolo ⇒ Wayback Machine

La interreta arkivo aŭ The Wayback Machine, enhavas pli ol 150+ miliardojn da interretaj asimiladoj (kaptaĵoj).[6][7] La Arkivo ankaŭ kontrolas unu el la mondaj plej grandaj librociferecigaj projektoj.

Thumb
Videokasedoj ĉe la Interreta Arkivo

Fondita fare de Brewster Kahle en 1996, la Arkivo estas sociutila neprofitcela organizaĵo funkcianta en Usono. Ĝi havas jaran buĝeton de 10 milionoj da Usonaj Dolaroj, derivitaj de gamo da fontoj: enspezo de siaj retserĉantaj servoj, diversaj partnerecoj, stipendioj, donacoj, kaj la Kahle-Austin-Fondaĵo.[8] Ĝia ĉefsidejo estas en San Francisco, Kalifornio, kie proksimume 30 el ĝiaj 200 dungitoj laboras. La plej granda parto de ĝia dungitara laboro okazas en ĝiaj libro-skanadaj centroj. La Arkivo havas datumcentrojn en San Francisco, Redwood City, kaj Richmond, ĉio en Kalifornio. Ĝia kolekto estas spegulita por stabileco kaj eltenivo ĉe la Bibliotheca Alexandrina en Egiptio.[9]

La Arkivo estas membro de la International Internet Preservation Consortium (angle: Internacia interreta konservada konsorcio).[10] Tiu soci-utila diĝita biblioteko estis oficiale indikita kiel biblioteko fare de la Ŝtato de Kalifornio en 2007.[11]

Remove ads

Interreta enarĥivigo

Wayback Machine

Per la uzo de la arkiviga servo Wayback Machine eblas aliri retejajn enhavojn kiuj ne plu estas alimaniere alireblaj ol pro konservado de kopio en la arkiviga servo. La 12-an de majo 1996 estas la dato de la plej malnovaj enarkivigitaj paĝoj en web.archive.org (WayBack Machine), kiel ekzemple la ĉefpaĝo de la retejo infoseek.com [12].

Archive-it

Kreita komence de la jaro 2006, Archive-it [13] (arkivigu ĝin) estas TTT-enarkiviganta abonservo kiu permesas instituciojn kaj individuojn konstrui kaj konservi kolektojn de ciferecaj enhavoj kaj krei ciferecajn arkivojn. Archive-it permesas la uzanton personigi la enhavojn kiujn ili deziras konservi pro kialoj kiel kultura heredaĵo. Tra reta aplikaĵo, partneroj de Archive-it povas rikolti, katalogi, administri, foliumi, serĉi kaj vidi iliajn enarĥivigitajn kolektojn[14]. Archive-it havas partnerajn instituciojn en almenaŭ en 17 landoj: ĉefe por kolektoj de registaroj, universitatoj, muzeoj kaj kulturaj organizaĵoj.

Thumb
"Scribe", laborstacio por skanado de libroj kiun la arkivo uzas en trideko da skanadocentroj en kvin landoj

Skanado de libroj

Inter pri 2006 kaj 2008, Microsoft havis specialan rilaton kun Interreta Arkivo tra la projekto Live Search Books (angla vikipedio) kiu celis skani librojn. Tio rezultis en kolekto de pli ol 300 000 libroj. Microsoft donis financan subtenon kaj helpis disponigi la skanilojn. Depost la 23-an de majo 2008, Microsoft kiu financis la projekton Live Search Books (en) permesante rete traŝerĉi librojn en la Interreta Arkivo, kiu rezultis en pli ol 300 000 skanitaj libroj ne daŭrigis la projekton[15]. Microsoft disponigis siajn skanitajn librojn sen kontrakta restrikto kaj donacis la skanadan aparataron al siaj eksaj partneroj[15]

En 2013 Aaron Swartz kaj amikoj klopodis disponigi en Interreta Arkivo centmilojn da libroj en publika havaĵo kun la intenco ke ĝi restu alirebla al la publiko[16].

La librolega retaplikaĵo 'BookReader'[17] de la Interreta Arkivo, konstruita en ties retejo, havas funkciojn kiel la montrado de ununura paĝo, de du paĝoj samtempe aŭ de miniatura bildo; plena ekrano; zomi, do pli aŭ malpli grandigi la detalojn, altrezoluciaj bildoj kaj foliumado[17][18].

Listo de librociferecigaj sponsoroj

Pli ol 50 sponsoroj (2018) helpis la Interretan Arkivon provizi pli ol 5 milionoj da skanitaj libroj (teksterojn). De ĉi tiuj, pli ol 2 milionoj estis skanitaj de la Interreta Arkivo mem, financita de ĝi mem aŭ de MSN, la Universitato de Toronto aŭ de la Fondumo Kahle/Austin kiu estas la fondinto de la Interreta Arkivo[19].

Malfermita Biblioteko

La Malfermita Biblioteko estas alia projekto de Interreta Arkivo. La vikio serĉas inkluzivi retpaĝon por ĉiu libro iam ajn eldonita. Ĝi ankaŭ celas esti rete alirebla publika biblioteko, kiu enhavas la plenajn tekstojn de proksimume 1 600 000 libroj en publika havaĵo (el rezervo de la pli ol kvin milionoj de la ĉefa teksta kolekto), tute legeblaj, elŝuteblaj kaj plentekste traserĉeblaj.

Remove ads

Kelkaj similaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj de la centra arkivejo

37° 46′ 56.3″ N 122° 28′ 17.65″ U (mapo)

Referencoj

Remove ads

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads