La Internacia Kriketa Konsilio (IKK, angle International Cricket Council, akronime ICC) estas la gvida internacia organizaĵo de kriketo, disponigante tutmondan reguligon por ĉi tiu sporto. La organizaĵo estis kreita la 15-an de junio 1909 sub la nomo Imperial Cricket Conference (Imperia Kriketo-Konferenco). La fondintoj de la organizaĵo estis reprezentantoj de Anglio, Aŭstralio kaj Sudafriko.
Internacia Kriketa Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia sporta federacio kriketa federacio | |||||
Komenco | 15-a de junio 1909 vd | ||||
Geografia situo | 25° 2′ 24″ N, 55° 12′ 21″ O (mapo)25.0455.2057 | ||||
Lando(j) | Dubajo vd | ||||
Sidejo | Dubajo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La organizaĵo nuntempe inkluzivas 106 naciajn kriketfederaciojn, kaj organizas, interalie, la Mondan Pokalon de Kriketo [1].
La IKK respondecas pri nomumado de arbitraciistoj por internaciaj matĉoj. La organizaĵo publikigas Kodon de Konduto enhavantan normojn de konduto por profesiaj ludantoj [2]. La batalo kontraŭ korupto en altnivela kriketo ankaŭ estas la respondeco de la konsilio. Tamen, la konsilio ne kunordigas duflankajn renkontiĝojn inter la naciaj teamoj de siaj membroj (inkluzive de ĉiuj testmaĉoj), ne kontrolas kriketon sur nacia nivelo kaj ne evoluigas la regulojn de la ludo. La kreado kaj modifo de la reguloj de la ludo restas la respondeco de Kriketa Klubo Marylebone [3].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.