From Wikipedia, the free encyclopedia
Intalo (Intal) estas planlingvo kreita de Erich Weferling en 1956 kaj re-prezentita kun kelkaj reformoj en 1964-65 kun la nomo Intalo 2 (Intal II). Intal povas esti rigardata kiel evoluinta formo de Unesal Interlingu kaj kompromisplanlingvo inter Esperanto, Ido, Interlingue kaj Novialo.
Intalo | |
Intal | |
kompromisplanlingvo | |
---|---|
Skribo | latina |
Kreinto | Erich Weferling |
Dato | 1956, 1970, 1974 |
Lingvistika klasifiko | |
Konstruitaj lingvoj
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | art |
ISO 639-3 | sen valoro |
SIL | mis (ne kodita) |
Angla nomo | Intal |
Weferling ne kreis kompletan vortaron por Intal, sed rekomendis uzi vortojn el la planlingvojn Esperanto, Ido, Interlingua, Interlingue, Neo kaj Novialo per ŝanĝi ilin laǔ la ortografio kaj fonetiko de Intal.
La nomo Intalo signifikas "Internacia helplingvo" (en Intalo: INTernacia Auksilie Lingue). Intalo estas sistemo por unuigi la plej sukcesajn planlingvojn.
La muzikistaro Piĉismo havas muzikojn en Intal.
Intal uzas 23 literojn de la latina alfabeto (5 vokalojn kaj 18 konsonantojn, sen q, w, x). La literoj q, w, x estas uzataj nur en propraj nomoj. La skribado (ortografio) estas fonemika.
Difina artikolo: le; nedifina: un.
Ne estas deviga finaĵo al substantivo, sed ĝi povas finiĝi per -e (neŭtra), -a (ingenra) aŭ -o (virgenra). Ekzemple: libre, table, hotel, manu (neŭtraj); filio, filia, filies (filio, filia, gefiloj), Sinioro, Siniora (sinjoro, sinjorino), patro, matra (patro, patrino), kavale, kavalo, kavala (ĉevalo, virĉevalo, ĉevalino). La pluralo estas farata per -s: libres, filios, filias, hotels, sistems, atoms.
Ne estas deviga finaĵo al adjektivo, sed ĝi ofte finiĝas per -i: simpli, belim, bon (simpla, bela, bona).
La adverbo finiĝas per -im: simplim (simple), belim (bele), bonim (bona).
Personaj pronomoj: me (mi), tu (ci), il(o) (li), el(a) (ŝi), ol (ri), it (ĝi), nos (ni), vus (vi), les (ili), ilos (vira ili), elas (ina ili). Ne estas deviga akuzativo, sed oni povas meti -em por indiki ĝin: nos-em (nin). Posedaj pronomoj: mei (mia), tui (cia), vui (singulara via), su(i) (lia, ĝia, ŝia, sia, onia) , nosi (nia), vusi (plurala via), lesi (ilia).
Demonstrativaj pronomoj ti (tiu neŭtra), tie (tiu ria), (tio vira), tia (tiu ina), to (tio). Demandaj kaj rilataj pronomoj: ki, ko, kval (kiu, kio, kia).
La verba infinitivo kaj la prezenco finiĝas per -a: ama (ami, amas), planta (planti, plantas), sentia (senti, sentas), ekspedia (ekspedi, ekspedas), salua (savi, savas). La neperfekta pasinto finas per -ed aŭ estas farata per vorteto (helpverbo) did: plantis = planted aŭ did planta; la perfekta pasinto estas farita per vorteto ha: estis pantanta = ha planta. La futuron oni faras per vorteto vu: plantos = vu planta. La imperativon oni faras per -u, aŭ per simpla radiko: plantu = plantu aŭ plant. Estas nur la prezencaj participoj, aktiva (-ant) kaj pasiva (-at) kiel en Esperanto.
Estas multaj helpverboj: darf, dev, did, es, fi, fid, ha, had, las, let, mey, mus, pot, vas, ve, vol, vud.
Ekzempleto: Per ti gramatikal formes e un international vortelibre de un planlingue on pot skripta letres, ki fi komprendat da multi homs in le toti monde.
Traduko: Per tiuj gramatikaj formoj kaj internacia vortaro de planlingvo, oni povas skribi leterojn, kiuj estos komprenataj de multaj homoj en la tuta mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.