From Wikipedia, the free encyclopedia
Incendio en hotelo "Rossija" okazis la 25-an de februaro 1977 en Moskvo. La incendio komenciĝis ĉe la supraj etaĝoj de la plej granda hotelo de Moskvo - hotelo "Rossija" ("Rusio").
Dum la incendio pereis 42 homoj, ankoraŭ 52 estis suferintoj. Pli ol mil homoj estis savitaj el brulanta konstruaĵo (Norda turo).
La incendio komenciĝis vespere (je 21:23) sur la 13-a etaĝo. Pli ol 50 homoj informis pri ekbrulo kaj fumigo. Je la 10-a horo apud la hotelo estis jam 56 fajrobrigadaj aŭtomobiloj. Poste alvenis kelkaj el Moskva provinco. Ĝis la 12-a etaĝo estis etendita speciala stuparo, farita el kelkaj aliaj, pro tio estis savitaj 43 homoj (el tiuj, kiuj provis malsupreniĝi per enaj stuparoj, plimulto pereis pro asfiksio[1].
Entute pereis 42 homoj (12 virinoj kaj 30 viroj). Suferis 52 homoj (inter ili 13 fajroestingistoj). Dum la incendio forbrulis pli ol 100 modernaj hotelaj ĉambroj.
Tuj post la incendio estis fondita speciala komisiono por esplorado de kialoj de la akcidento. Laŭ ĝia konkludo, la incendio estis kaŭzita de nemalŝaltita lutilo; tamen, plej ĝuste la kialo ne estis definita.
Du homoj estis oficiale kulpigitaj pro rompigo de kontraŭincendiaj reguloj.
Al fajroestingistoj kunlige kun ĉi tiu incendio estis dediĉita beletra ruslingva romano "Granda incendio" (ruse Большой пожар) de Vladimir Sanin, eldonita en 1986.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.