From Wikipedia, the free encyclopedia
MIKÓ Imre estis rumanuja hungara verkisto, tradukisto, juristo kaj politikisto naskita en Bánffyhunyad la 27-an de marto 1911 kaj mortinta en Koloĵvaro la 21-an de marto 1977.
Imre Mikó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1911 en Huedin |
Morto | 21-an de marto 1977 (65-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | franca • rusa • germana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Alma mater | "King Ferdinand I" University (en) (–1934) Universitato Bolyai de Kluĵo (–1954) John Sigismund Unitarian Academy (en) (–1929) |
Okupo | |
Okupo | verkisto politikisto |
Imre Mikó doktoriĝis pri juro en Universitato de Kluĵo en 1934. Dume li pristudis unitariisman teologion kaj li envolviĝis la movadon de Erdélyi Fiatalok. En sia unua libro (Az erdélyi falu és a nemzetiségi kérdés, Kolozsvár, 1932) li esploris per sociologiaj metodoj la interinfluojn divesnaciajn en Transilvanujo. Li fariĝis kunlaboranto de Keresztény Magvető, Magyar Kisebbség, Keleti Újság, Erdélyi Múzeum, kaj sub kaŝnomo Könyves Tóth László de Korunk. Inter 1934-1936 kiel stipendiulo studis internacian juron en Parizo. Ĉi-rilataj studoj inter 1936–1944 aperis precipe en revuo Hitel. En 1937 li malfermis advokatoficejon en Kluĵo. En printempo de 1939 li enpaŝis Magyar Népközösség kaj oni elektis lin deputito. Post la Viena arbitracio (1940) li estis deputito en parlamento de Hungarujo. En aŭtuno de 1944 li falis sovetian militkaptitecon kaj kvar jarojn estis en urbo Taganrog. Li ellernis la rusan lingvon kaj diplomiĝis pri ĝi kaj por dek jarojn instruis en Kluĵo. Li redaktis lernolibrojn kaj tradukis (ĉefe en kaŝnomo Miklós István). Ekde 1958 li laboris en librokomerco. En 1970 li iĝis redaktoro de libroeldonejo Kriterion Könyvkiadó. Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj li publikigis en Korunk, Utunk, A Hét. En 1969 li fariĝis ano de la rumanuja verkista ligo. En la komenco de la 70-aj jaroj li partoprenis eksterlande kongresojn, prelegis en ambaŭ germanaj landoj, en Sovetunio kaj en Usono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.