From Wikipedia, the free encyclopedia
Ilku Marion Zoltanoviĉ, [ukraine] Ілку Маріон Золтанович, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilku Marion József estis hungara-ukraina pentristo, altlerneja instruisto. Lia patra nomo estis Zoltanoviĉ.
Ilku Marion Zoltanoviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1933 en Uĵhorodo |
Morto | 25-an de januaro 2003 (69-jaraĝa) en Lvivo |
Tombo | Liĉakiva tombejo |
Alma mater | Lvova Nacia Akademio de Artoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Ilku Marion Zoltanoviĉ Arkivigite je 2020-10-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de majo 1933 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio (nuntempe en Ukrainio)), li mortis la 25-an de januaro 2003 en Lviv (Ukrainio).
Ilku Marion Zoltanoviĉ apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li abiturientis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Erdélyi kaj József Boksay. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1958 en Lviv. Post la diplomo li restis samloke por instrui, baldaŭ li havis la instruajn rangojn docento (1982) kaj katedrestro. Li edziĝis al polino. Depost fino de la socialismo li fondis hungaran grupon. Li ricevis ukrainian kaj 2 hungarajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.