From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ikarus Járműgyártó Rt. estis grava aŭtobusprodukta firmao en Hungario, kiu apartenis dum jardekoj al la plej gravaj busproduktaj firmaoj de la mondo. La varomarko Ikarus estis konata ne nur en la iamaj socialismaj landoj.
La antaŭulon de la firmao fondis en 1895 la forĝista majstro UHRI Imre. La Aŭtokaroseria kaj Veturilprodukta Fabriko de la Uhri-gefratoj (Uhri Testvérek Autókarosszéria- és Járműgyára) atingis gravajn rezultojn je fino de la 1930-aj jaroj en la evoluigo de la metala aŭto- kaj autobus-karoserio. La nomon de la fabriko donis alia antaŭulo, la Ikarus Gép- és Fémáru Rt. fondita en 1916 de Erney Móric kaj Vecsei Jenő. En 1949, la ŝtato kunfandis la du firmaojn al Ikarus Karosszéria- és Járműgyár.
Grava produkto de la fabriko estis la postmotora, longvoja aŭtobuso Ikarus 55 produktita 1955–72 kaj ties urba varianto la Ikarus 66. Laŭ rezolucio de KGST en 1964 , Hungario specialiĝis pri la aŭtobusa produktado. Post tio la Ikarus bele evoluis kaj la aŭtobusoj alvenis en 58 landoj. Fine de la 1970-aj jaroj, ĝi estis gvidanta aŭtobusprodukta fabriko en Eŭropo. Komence de la 1980-aj jaroj, ĝi produktis 14.000 aŭtobusojn jare kaj apartenis al la 5 plej grandaj aŭtobusfabrikoj de la mondo. Oni produktis en 1984 la 200.000-an aŭtobuson.
En 1989, oni fondis apartan firmaon Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár Kft.. Ĝi daŭre produktas ekde tiam.
La produktan firmao estis posedaĵo de rusoj, hungaroj (1995-1999) kaj usona Irisbus, kiu fondis Ikarusbus Rt.. La nova posedanto ĉesigis la produktadon en Budapeŝto (2000) poste en 2004 eĉ en Székesfehérvár. La 1-an de februaro 2006 ĝin aĉetis denove la hungaro Gábor Széles [gabor sEles], pli precize lia firmao Műszertechnika aĉetis 100 % de la akcioj de Irisbus.
Oni fondis en 1989 En la Usono produkta firmao IKARUS USA Inc, kiu transformiĝis en 1992 al American IKARUS Inc. En 1993 oni fondis NABI (North American Bus Industries), kies 25% estas posedaĵo de American IKARUS. Ĝis 1997, la usona 416-a kaj 436-a American IKARUS vendiĝis.
Tipoj | |
---|---|
Ikarus 200 | |
Ikarus 211 | laborist-livera midiabuso |
Ikarus 212 | luksa longvoja midiabuso |
Ikarus 214 | laborist-livera midiabuso |
Ikarus 216 | midibuso por Kuvajto |
Ikarus 220 | antaŭurba/urba aŭtobuso |
Ikarus 221 | midibuso |
Ikarus 222 | urba midibuso (9,5 m) |
Ikarus 230 | longvoja midibuso |
Ikarus 238 | longvoja aŭtobuso por Usono |
Ikarus 240 | malaltplanka urba aŭtobuso (10 m) |
Ikarus 242 | malaltplanka urba aŭtobuso (11 m) |
Ikarus 244 | postmotora antaŭurba aŭtobuso |
Ikarus 246 | postmotora urba aŭtobuso |
Ikarus 250 | longvoja aŭtobuso (12 m) |
Ikarus 252 | longvoja aŭtobuso (11 m) |
Ikarus 254 | altplanka luksa turisma aŭtobuso |
Ikarus 255 | longvoja aŭtobuso |
Ikarus 256 | longvoja aŭtobuso (11 méter) |
Ikarus 257 | dekstra-stira turisma aŭtobuso |
Ikarus 258 | longvoja aŭtobuso |
Ikarus 259 | pluraj longvojaj aŭtobustipoj |
Ikarus 260 | urba/antaŭurba aŭtobuso |
Ikarus 261 | dekstra-stira varianto de la 260-a |
Ikarus 263 | urba aŭtobuso (12 m) |
Ikarus 266 | urba/antaŭurba unuĉela aŭtobuso |
Ikarus 268 | postmotora antaŭurba aŭtobuso (pli frue Ikarus 244) |
Ikarus 270 | luksa longvoja sekura aŭtobuso |
Ikarus 271 | antaŭurba aŭtobuso por arabaj landoj |
Ikarus 272 | urba aŭtobuso, prototipo sur MAN-ĉasio |
Ikarus 280 | urba/antaŭurba balgobuso (16,5m) |
Ikarus 281 | dekstra-stira varianto de 280 |
Ikarus 282 | 18-metra urba balgobuso |
Ikarus 283 | 18-metra urba balgobuso |
Ikarus 284 | ŝovbalga urba aŭtobuso |
Ikarus 285 | dekstra-stira varianto de 283 (por Malajzio) |
Ikarus 286 | balgobuso por Usono |
Ikarus 287 | araba varianto de 283 (la tipnumeron oni ŝanĝis pro religiaj kaŭzoj) |
Ikarus 290 | 3-aksa aerodroma aŭtobuso |
Ikarus 293 | duobla-balga urba aŭtobuso |
tipoj | |
---|---|
Ikarus 315 | longvoja midibuso (antaŭulo de E15) |
Ikarus 325 | longvoja midibuso |
Ikarus 350 | longvoja aŭtobuso |
Ikarus 365 | longvoja autobuso |
Ikarus 386 | turisma buso |
tipoj | |
---|---|
Ikarus 405 | urba midibuso |
Ikarus 411 | urba malaltplanka buso (11m) |
Ikarus 412 | urba malaltplanka buso (12m) |
Ikarus 415 | urba/antaŭurba buso |
Ikarus 416 | urba buso por Usono |
Ikarus 417 | urba malaltplanka balgobuso |
Ikarus 435 | urba/antaŭurba ŝovbalga buso |
Ikarus 436 | urba balgobuso por Usono |
Ikarus 438 | antaŭurba balgobuso |
Ikarus 480 | dekstrastria antaŭurba buso |
Ikarus 481 | dekstrastria malaltplanka urba buso |
Ikarus 489 | dekstrastria malaltplanka urba buso |
tipoj | |
---|---|
Ikarus E13 | midia turisma buso (produktata eĉ nun) |
Ikarus E14 | midia turisma buso |
Ikarus E15 | midia turisma buso (produktata eĉ nun kun nomo F15) |
Ikarus E91 | malaltplanka urba midibuso (produktata ) |
Ikarus E92 | urba midibuso |
Ikarus E94 | antaŭurba/urba aŭtobuso (produktata) |
Ikarus E94G | antaŭurba/urba balgobuso |
Ikarus E95 | longvoja aŭtobuso (produktata) |
Ikarus 396 | turisma buso |
Ikarus E97 | duonetaĝa superluksa longvoja buso |
Ikarus E98 | turisma buso |
Ikarus E99 | etaĝa luksa longvoja buso |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.