komunumo en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Iisalmi (finne Iisalmi, svede Idensalmi, en Esperanto estas uzata ankaŭ la formo Idensalmo) estas urbo en la centro de Finnlando, en la centro de la provinco Norda Savonio. Ĝi estas grava fervojkruciĝo.
Iisalmi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.iisalmi.fi | |||||
Gubernio | Orienta Finnlando | ||||
Provinco | Norda Savonio | ||||
Fondita | 1891 | ||||
Areo | 872,65 km² | ||||
Loĝantaro | 20 618 (2023) | ||||
Finnlingvaj | 99,3% | ||||
Svedlingvaj | 0% | ||||
Fondita en 1891, laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 20 618 loĝantoj sur areo de 762,99 kvadrataj kilometroj, el kiuj 109,27 km² estas akvo, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat. La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.
La urbo estas fama pro la Batalo de Virta Ponto (finne: Koljonvirran taistelu, svede: Slaget vid Virta bro), batalo inter svedaj kaj rusaj trupoj la 27an de oktobro 1808 ĉe Koljonvirta, norde de Idensalmi, ankaŭ konata kiel la batalo de Idensalmi.
La finna, la sveda kaj la samea havas oficialan statuson en la lando. La ceteraj lingvoj estas konsiderataj fremdaj. Por lingvoj kun malpli ol 10 parolantoj, la cifero estas kaŝita de la la statistika oficejo de Finnlando pro konfidencaj kialoj.
La urbo gastigis la ĉiujaran SAT-kongreson en 1982. En 1975-78 en la Civitana Instituto gastis la redaktejoj de Literatura Foiro kaj Kontakto. La loka Esperanto-grupo okazigis plurajn landajn kaj semajnfinajn esperanto-aranĝojn[1].
La loĝantaro laŭ denaska lingvo (gepatra lingvo) je la 31-an de decembro 2022.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.