Ieri, oggi, domani

Filmo de Vittorio De Sica (1963) From Wikipedia, the free encyclopedia

Ieri, oggi, domani
Remove ads

Hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ (en itala origine Ieri, oggi, domani) estas komedia filmo de 1963 reĝisorita de Vittorio de Sica. La filmo rakontas tri mallongajn historiojn pri paroj de diferencaj partoj de Italio.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads

Ĝi estas la unua de la tri filmoj reĝisoritaj de De Sica kiu havas kiel protagonistojn la paron de granda kinsukceso formata de Sofia Loren kaj Marcello Mastroianni.

Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La unua historio rakontas kiel cigaretvendistino sukcesas eviti monpunon dum jaroj pere de jura preteksto: la italaj leĝoj ne permesas aresti pro malgranda delikto gravedulinon aŭ naskintinon. Tiukadre ĉiujare Adelina naskas novan “bambino”, ĝis elĉerpiĝo de sia edzo, kiu jam ne povas "plenumi", kio generas amuzan konflikton en la paro.

La dua epizodo rakontas la konflikton de altklasa riĉulino kaj ŝian pasion por interesa ĵurnalisto mezklasa. Finfine, la diferenco de klasoj kaj la frivoleco de la damo dominas al komedia rompo, kvazaŭ De Sica estus pentinta pri la tono per kiu staertis tiu aparta historio.

La lasta rakonto montras pli stereotipan rolulon, nome la tipa prostitutino de “ora koro” kiu faras sian bonan tiutagan agon helpante sian moralistan najbarinon ke ŝia nepo restu en la seminario.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Geaktoraro kaj roluloj

Thumb
Sofia Loren, M. Mastroianni A. Giuffrè kaj aliaj en fotogramo de Adelina.
  • Sophia Loren - Adelina Sbaratti / Anna Molteni / Mara
  • Marcello Mastroianni - Carmine Sbaratti / Renzo / Augusto Rusconi
  • Aldo Giuffrè - Pasquale Nardella (en la epizodo Adelina)
  • Agostino Salvietti - Dro. Verace (en Adelina)
  • Lino Mattera - Amedeo Scapece (en Adelina)
  • Tecla Scarano - Fratino de Verace (en Adelina)
  • Silvia Monelli - Elivira Nardella (en Adelina)
  • Carlo Croccolo - Aŭkciisto (en Adelina)
  • Pasquale Cennamo - Policano (en Adelina)
  • Tonino Cianci - Antonio Cianci - (en Adelina)
  • Armando Trovajoli - Giorgio Ferrario (en Anna)
  • Tina Pica - Avinjo Ferrario (en Mara)
  • Gianni Ridolfi - Umberto (en Mara)
  • Gennaro Di Gregorio - Avo (en Mara)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads