rivero en Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Hunze estas rivero en la limregiono de Drenthe kaj Groningen en Nederlando oriente de la Hondsrug.
Hunze | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Nederlando |
Regionoj | [[]] |
La Hunze ekestas okcidente de Gasselte kie la Voorste Diepje kaj Achterste Diepje kunfluas. Ekde tiu punkto ĝis la Zuidlaardermeer ĝi ankaŭ nomiĝas Oostermoerschevaart, laŭ la dingspel Oostermoer.
Ĵus norde de la Zuidlaardermeer troviĝas la ununura ankoraŭ ekzistanta Groninga prameto. La rivero forlasas la lago kiel Drentsche Diep (do en Groningen) kaj fluas ĉe Waterhuizen en la Winschoterdiep.
Inter ĉi tiu kanalo kaj la Damsterdiep la rivero estas sablopleniĝinta kaj malfacile rekonebla. Norde de la Damsterdiep la Hunze nomiĝas Selwerderdiepje.
La Reitdiep estas ekde Wierumerschouw la malsupra fluo de la rivero.
La signifo de la nomo estas: marĉo aŭ koto(fluo). La nomo Hunsingo (regiono en la provinco Groningen) referencas al la rivero.
Hunze ankaŭ estas la nomo de (civila) remsocieto kiu situas en la centro de la urbo Groningen, fondita je la 19-a de februaro 1886. Kompleta nomo: Koninklijke Groninger Roeivereniging De Hunze (Reĝa Groninga Remsocieto La Hunze).
En 1996 oni konstruis kvartalon en la nord-orienta parto de la urbo Groningen kiu nomiĝas De Hunze.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.