formo de lingvo latino ekde la 14-a jarcento ĝis la 16-a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia
Renesanca latino - aŭ humanisma latino - estas nomo donita al la distinga formo de latina stilo disvolvigita dum la Eŭropa Renesanco en la 14-a ĝis 15-a jarcentoj, partikulare fare de la movado de Renesanca Humanismo.
La intenco estis purigi la latinan lingvon rigardante al la Ora Epoko de la Latina literaturo, kaj speciale al Cicerono en prozo kaj al Virgilio en poezio, kiel la arbitroj de latinlingva stilo. Ili abandonis la uzadon de la sekvenco kaj de aliaj akcentaj formoj de metriko, kaj klopodis anstataŭe revivigi la grekajn formatojn kiuj estis uzitaj en la latinlingva poezio dum la romia periodo. La humanistoj kondamnis la grandan korpuson de la literature en mezepoka latino kiel "Gotika" — por ili, termino negativa — kaj kredis anstataŭe ke nur antikva latino el la romia periodo estis "reala latino".
La renesanco dum mallonge plifortigis la postenon de latino kiel parolita lingvo pro sia adoptado fare de la renesancaj humanistoj. Ofte estritaj de membroj de la klerikaro, ili estis kortuŝitaj pri la akcelitaj dismuntado de restoj de la klasika mondo kaj la rapida perdo de ties literaturo. Ili baraktis por konservi tion kion ili povis kaj por restaŭri al latino tia kia ĝi estis kaj enkondukis la praktikon produkti reviziitajn eldonojn de la literaturaj verkoj kiuj restis komparante survivantajn manuskriptojn. Je la 15-a jarcento ili estis anstataŭante la mezepokan latinon per versioj subtenitaj de la fakuloj de la ĵus aperintaj universitatoj, kiuj klopodis per sia fakuleco malkovri kia la klasika lingvo estis estinta.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.