Hora Matky Boží
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hora Matky Boží (germane Marienberg aŭ Muttergottesberg, devena nomo estis Lysá hora) estas monto en Hanuŝovica montetaro proksimume 1,5 km oriente de urbo Králíky en katastro de municipo Dolní Hedeč. Troviĝas ĉi tie monaĥejo kaj ĉefa pilgrima loko de Diocezo Hradec Králové. Kun sia alteco 760 m s. m. la monto kreas naturan dominaĵon de la pejzaĝo. En la jaro 2018 la tuta areo estis proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
Hora Matky Boží (Lysá hora) | |
germane: Marienberg, esperante: Monto de Dipatrino | |
monto | |
Hora Matky Boží de sudoriento | |
Oficiala nomo: Hora Matky Boží | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Hanuŝovica montetaro |
Situo | Hora Matky Boží |
- alteco | 760 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 04′ 30″ N 16° 46′ 55″ O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hora Matky Boží | |
Portalo pri Geografio | |
Hora Matky Boží | |
esperante: Monto de Dipatrino | |
monaĥejo | |
Oficiala nomo: Hora Matky Boží | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Municipo | Dolní Hedeč |
Historia regiono | Bohemio |
Plej facila aliro | el Králíky |
Vikimedia Komunejo: Hora Matky Boží | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Konsisto de la pilgrima areo estas ankaŭ monaĥejo, kie vivis redemptoristoj, kiuj ĉi tie alternigis servitojn, nun administras la monaĥejon episkopujo en Hradec Králové. En la monaĥejo en la tempo de komunisma reĝimo ĉi tie funkciis internigejo por monaĥoj. Al la integro servis ankaŭ konstruaĵo de hodiaŭa pilgrima domo. Religiuloj ĉi tie laboris en agrikulturo. Ian tempon post likvido de la internejo ĉi tie vivis monaĥinoj. Post la jaro 1989 la areo estis redonita al kongregacio de redemptoristoj kaj estis komencita ĉefa riparo de la objekto.
En la jaroj 2002 ĝis 2006 funkciis ĉe la monaĥejo misia grupo, kiu okazigis popolajn misiojn en paroĥoj, en kiujn invitis ĝin religiulaj administrantoj. En la jaro 2006 tiu ĉi grupo estis transŝovigita en monaĥejon en municipo Tasovice ĉe Znojmo, kie ĝi havas sian novan rifuĝejon kaj ĝi povas daŭrigi en la misia agado. Poste ĉi tie funkciis "presa misio" eldonanta literaturon kunigita kun redemptoristoj.
Ekde duono de la jaro 2009 la monaĥejo estis sen religiula komunumo, ĝis la 15-an de aprilo 2012 tie vivis unu dioceza monaĥo faranta religiulan administradon kaj dum dimanĉoj alveturis helpi lin monaĥoj redemptoristoj el Svatá Hora ĉe Příbram. Ekde la jaro 2013 ĉi tie vivas unu dioceza monaĥo kaj samgtempe li sekurigas religiulan administradon.
En la monaĥejo ankaŭ troviĝas Monumento al viktimoj de internejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.