Holle
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Holle estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildesheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 6695 loĝantojn.
En la komunumo troveblas pluraj kasteloj kun ligitaj parkoj kaj pliaj historiaj konstruaĵoj en nekutima denseco. Flanke menciindas, ke la loĝloko plurfoje menciatas en la trilero Red Storm Rising, konsiderebla militnovelo pri fikcia batala eskaliĝo de la Malvarma milito en la 1980-aj jaroj, de la usona verkisto Tom Clancy.
Remove ads
Administra divido
La komunumo konsistas el la unuopaj loĝlokoj Astenbeck [AStenbek], Derneburg [DERneburk], Grasdorf [GRA:Sdorf], Hackenstedt [HAknŝtet], Heersum [HE:Rzum], Henneckenrode [HENeknro:de], Holle [HOle], Luttrum [LUTrum], Sillium [ZIlium], Söder [Zöda], Sottrum [ZOTrum] kaj Wohldenberg [VO:Ldnberk]. La plej multe loĝata el tiuj lokoj estas Holle antaŭ Sottrum, Grasdorf kaj Heersum.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads






