From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hoher Tenn estas dupinta monto en la aŭstria federacia lando (subŝtato) Salcburgio. Ĝi konsistas el sudokcidenta pinto, nomata Bergspitze (montopinto), kun alteco de 3368 m kaj nordorienta pinto, nomata Schneespitze (neĝopinto), kiu estas 3317 m alta. La Hoher Tenn apartenas al la Glocknergruppe (montogrupo ĉirkaŭ Großglockner) en la meza parto de la Hohe Tauern en la Centraj Orientalpoj. Inter la du pintoj situas en alteco de 3293 m la Tennsattel (montoselo de Hoher Tenn). Nordorienten kaj nordokcidenten la Hoher Tenn dissendas longajn krestojn. La monto Hoher Tenn posedas altan geografian dominadon, pro kio kaj, ĉar ĝi estas facile atingebla, ĝi estas ŝatata grimpmonto. Rigardate de Zell am See en la Pinzgau la Hoher Tenn dominas malantaŭ la Imbachhorn (2470 m) la panoramon de la Hohe Tauern.
Hoher Tenn | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
3 368 m | ||
Geografia situo | 47° 11′ N, 12° 45′ O (mapo)47.17916666666712.750555555556 | ||
| |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.