apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Hoher Kasten (laŭvorte "Alta kesto", en la loka dialekto ĝi nomiĝas „de ĥaŝte” "La ŝranko") estas monto 1794 m alta en la Apencelaj Alpoj en orienta Svislando. Ĝi situas sur la limo inter la svisaj kantonoj Kantono Apencelo Interna kaj Kantono Sankt-Galo.
Alta kesto (Hoher Kasten) | |||
---|---|---|---|
Norda flanko de Alta kesto | |||
Vikimedia apartigilo | |||
Alteco | 1 794 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Apencelaj Alpoj | ||
Elstareco | 3500 m | ||
Geografia situo | CH1903: 754799 / 239018 (mapo)47.2838888888899.485 | ||
| |||
| |||
Aĝo | 30 milionoj da jaroj | ||
Unua grimpo | en la frua 19-a jarcento | ||
Mineraloj | kalko | ||
La montopinto estas facile alirebla per telfero, konstruita en 1964, kiu komenciĝas ĉe Brülisau, sude de Apencelo. Turniĝanta restoracio, ofertanta panoramajn vidojn, supreas la pinton.
La supreniroj al Hoher Kasten kaj al la najbara pinto Kamor estis jam priskribitaj en la frua 19-a jarcento. La monto estas tre populara ĉe paraglitistoj pro sia facila aliro per telfero.
Swisscom instalis grandan, 72-m-altan antenon por telekomunikado kaj telefonado. Per ĝi elsendiĝas FM-radio kaj pluraj germanaj DTT-kanaloj, SF1 kaj SF2 al la aŭstraj kaj germanaj landlimaj regionoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.