Oni parolas plurajn lingvojn en Hispanio. La hispana lingvo estas la sola lingvo oficiala en la tuta regno, sed aliaj lingvoj estas oficialaj en kelkaj regionoj. En iuj regionoj, aperas miksaj formoj kaj neprestiĝaj dialektoj.
La hispana lingvo. La nomo de la hispana lingvo estas politike disputata afero. Plejofte en nehispaniaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) oni nomas ĝin la hispana lingvo.
La aragona lingvo ne estas oficiala en Aragono. Ĝi estas parolata en la nuna Aragono kaj en la iamaj reĝlandoj Aragono, Navaro kaj Valencio. Ĝi havas 10.000 parolantojn kaj multajn dialektojn. La Leĝo de Lingvoj de Aragono diras, ke la aragona kaj la kataluna estas lingvoj propraj kaj historiaj de Aragono, sed ne deklaras la oficialecon de tiuj lingvoj.
La portugala lingvo, en Olivenza (disputata teritorio inter Hispanio kaj Portugalio) kaj apud la portugala landlimo. Tradicie, lingvistiko taksas la galegan dialekto de la portugala; la movado reintegrismo, baziĝas sur tiu konsidero por defendi ortografian unuiĝon.
Silbo, en insulo La Gomera, fajfa dialekto de la hispana.
Neindiĝenaj lingvoj
En turismaj marbordaj regionoj, loĝas kaj turismas multaj eŭropanoj, ĉefe dum somero. Tial estas komunumoj de parolantoj de la angla, germana kaj aliaj. Enmigrintoj ankaŭ abundas kaj pro tio ekzistas multaj parolantoj de diversaj eŭropaj lingvoj, ĉefe de proksimaj landoj, kiel la angla, la portugala aŭ germana, aŭ de enmigrintoj de pli malproksimaj landoj, kiel la rumana lingvo, la bulgara lingvo aŭ la vua lingvo, inter aliaj.
Jen listo de lingvoj ne plu parolataj en Hispanio, sed viglaj dum la pasinteco. Oni konsideras ilin mortintaj lingvoj.
La akvitana lingvo, konsiderata foje kiel pralingvo de la eŭska lingvo, kvankam estas ofte debatata ĉu la akvitana kaj la protovaska estis apartaj lingvoj.