La hindirana lingvaro, antaŭe ankaŭ foje nomata "aria lingvaro", estas unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La unuopaj lingvoj de la lingvaro disdivideblas al tri grupoj kun tre malsama kvanto de parolantoj:
- Irana lingvaro: proksimume 130 milionoj da parolantoj en Irano, Afganio, Pakistano, Taĝikio, Osetio kaj Kurdistano.
- Nuristana lingvaro: proksimume 30.000 da parolantoj en Afganio (plejparte en la provinco Nuristano) kaj Pakistano.
- Hindarja lingvaro: proksimume miliardo da parolantoj en Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Afganio, Nepalo, Srilanko kaj Eŭropo (cigana lingvo).
hindirana lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
hindeŭropa lingvaro • Aziaj lingvoj | |
Parolata en | vidu en la artikolo |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | indo1320 |
Angla nomo | Indo-Iranian |
Franca nomo | langues indo-iraniennes |
La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj.
La unuopaj lingvoj de la hindirana lingvaro havas tiom da komunaj trajtoj kompare al la prahindeŭropa lingvo, ke ili konsidereblas klare difinita lingvistika grupo: Do apenaŭ ekzistas ajnaj duboj, ĉu unuopa lingvo el la grupo vere apartenus al la lingvaro.
Plua problemo tamen estas la interna disdivido de la lingvaro. Aparte la atingo de la aktuala disdivido al tri subgrupoj estas la rezulto de longa scienca disputado. Kaj ankoraŭ nun ekzistas diskutoj pri la aparteno de la darda lingvaro, kiu laŭ plej multaj lingvistoj konsidereblas nordokcidenta branĉo de la hindarja lingvaro. La nuristana lingvaro laŭ strukturo staras inter la irana kaj la hindarja lingvaro.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.