From Wikipedia, the free encyclopedia
La plejparto de la ciferoj en la mondo uzantaj pozician bazon 10 devenas de Barato, kiu la unua ellaboris la koncepton de pozicia nombrosistemo. La Hinda numeralo estas kutime nomita en la Okcidento hind-araba numeralo, ĉar ĝi atingis Eŭropon tra la araboj.
Pli sube estas listo de la hindaj numeraloj en iliaj Devanagari-aj formoj, la respektivaj eŭropaj (hind-arabaj) ekvivalentoj, kaj iliaj sanskritaj prononcoj.
Estas tial evidente, ke la vortoj por ĉiu nombro en la sanskrita lingvo tre proksime similas la grekajn kaj latinajn vortojn por la samaj nombroj.
La tri hindaj lingvoj (hindia lingvo, marathi kaj sanskrito mem), kiuj adaptis la Devanagari-an signaron por sia uzado ankaŭ nature utiligis la numeralajn simbolojn pli supre; kompreneble, la nomoj por la nombroj varias laŭ lingvo. La tabelo pli sube prezentas liston de la simboloj uzataj en diversaj modernaj hindaj signaroj por la nombroj de nulo ĝis naŭ:
Varianto | Latn ISO 15924 | 0 | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | Uzita en |
banglaj numeraloj | Beng | ০ | ১ | ২ | ৩ | ৪ | ৫ | ৬ | ৭ | ৮ | ৯ | bengala lingvo |
guĝarataj numeraloj | Gujr | ૦ | ૧ | ૨ | ૩ | ૪ | ૫ | ૬ | ૭ | ૮ | ૯ | guĝarata lingvo |
gurumukhi numeraloj | Guru | ੦ | ੧ | ੨ | ੩ | ੪ | ੫ | ੬ | ੭ | ੮ | ੯ | panĝaba lingvo |
kanaraj numeraloj | Knda | ೦ | ೧ | ೨ | ೩ | ೪ | ೫ | ೬ | ೭ | ೮ | ೯ | kanara lingvo |
malajalaj numeraloj | Mlym | ൦ | ൧ | ൨ | ൩ | ൪ | ൫ | ൬ | ൭ | ൮ | ൯ | malajala lingvo |
orijaj numeraloj | Orya | ୦ | ୧ | ୨ | ୩ | ୪ | ୫ | ୬ | ୭ | ୮ | ୯ | orija lingvo |
Tamil numeraloj | Taml | ௦ | ௧ | ௨ | ௩ | ௪ | ௫ | ௬ | ௭ | ௮ | ௯ | tamila lingvo |
tibetaj numeraloj | Tibt | ༠ | ༡ | ༢ | ༣ | ༤ | ༥ | ༦ | ༧ | ༨ | ༩ | tibeta lingvo |
lepĉa numeraloj | Lepc | lepĉa skribo | Sikkim kaj Butano (lando) |
Dekuma loka sistemo estas spurita jam ĉ. 500 p.K en Barato. Antaŭ tiu epoko, la Brahmi-numeraloj estis uzataj; tiu sistemo ne ampleksas la koncepton de la loko-valoro de nombroj. Anstataŭe, Brahmi-numeraloj inkluzivis aldonajn simbolojn por la dekoj, kaj ankaŭ apartajn simbolojn por cent kaj mil.
La numeraloj de la Hinda loko-sistemo disvastiĝis al najbaranta Irano, kie ili estis adoptitaj far la konkerantaj Araboj. En 662 p.K Nestorian, episkopo loĝanta en la regiono, kiu nun nomiĝas Irako, diris :
La aldono de nulo kiel deka pozicia cifero estas dokumentita de la 9-a jarcento.
Ĉar estis de la Araboj, ke la Blankuloj lernis tiun sistemon, la Blankuloj nomis ilin Arabaj ciferoj; ironie, ĝis la nuna tago la Araboj nomas siaj numeraloj Hindaj numeraloj. En akademiaj cirklaj ili estas nomata la Hind-Arabaj aŭ Indo-Arabaj numeraloj.
La gravo de la evoluo de la pozicia nombrosistemo estas kredeble plej bone priskribita de la Franca matematikisto Pierre Simon Laplace (1749 - 1827) kiu skribis:
Tobias Dantzig, la patro de George Dantzig jenon diris en Nombro:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.