Hiddensee

insulo kaj komunumo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Hiddensee

La Baltamara insulo Hiddensee [HIDnze:] situas okcidente de la insulo Rügen en Germanio. Administre temas pri komunumo en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiu apartenas al la komunumaro Amt West-Rügen de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 992 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj Estasbanurbo, neurba komunumo de Germanio, senaŭta loko [+], Estas ...
Hiddensee
Thumb
insulaj dunoj
insulaj dunoj
Thumb
Thumb
FlagoBlazono

AkvejoBalta maro

Supermara alteco1 m ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 32′ N, 13° 5′ O (mapo)54.52638888888913.086944444444

Akvokolektejo19,07 km² (1 907 ha) [+]
Areo19,02 km² (1 902 ha)
Loĝantaro993 [+] (31-a de decembro 2023)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo18565 [+]
Thumb
Hiddensee

Vikimedia Komunejo:  Hiddensee [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi

Ĝia loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ sciencaj institucioj (ekz. la birdoobservejo apartenanta al la Universitato de Greifswald) troviĝas sur la insulo.

Allogaj turismaj celoj estas la naturo, la plaĝoj kaj la muzeo pri la verkisto Gerhart Hauptmann, kiu pasigis parton de sia vivo sur la insulo kaj kies tombo estas tie. Por gardi la trankvilan etoson, oni klopodas teni Hiddensee sen aŭtoj: Nur tre malmultaj personoj (kuracisto, policisto) rajtas uzi aŭton tie.

Eksteraj ligiloj

insula kirko en la loĝloko Kloster
la vilao Lietzenburg konstruita en secesia stilo en 1905
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.