komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Herrnhut estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia lando Saksio kaj estas la centro de samnoma komunumaro el du najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5849 loĝantojn.
Herrnhut | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • urbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Görlitz | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Herrnhut | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 035873 | |||||
Poŝtkodo | 02747 | |||||
Aŭtomobila kodo | GR | |||||
Oficiala Municipokodo | 14626180 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) / urbopartoj (Stadtbezirk) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rainer Fischer | |||||
Adreso de la administrejo | Löbauer Str. 18 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5849 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 1′ N, 14° 45′ O (mapo)51.01666666666714.741666666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 344 m | |||||
Areo | 19,88 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.herrnhut.de/ | |||||
La komunumo ekekzistis en la 1722-a jaro kiel setlejo de moravoj pro konfesiaj kialoj ekziliĝintaj ("Böhmische Brüder"/Unuiĝo de fratoj); ili ekloĝis en Berthelsdorf sur bienoj de la granda bonfarinto Nikolao Ludoviko grafo de Zinzendorf. Intertempe tie Erdmuthe Dorothea de Zinzendorf mem funkciis kiel mastrumistino. Ekde 1732 la vilaĝo, kies nomo ŝanĝiĝis al Herrnhut, iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la Unuiĝo de fratoj (angle: Moravian Church, germane: Herrnhuter Brüdergemeinde).
Inter la religiaj lokoj indas mencii la Preĝejan salonegon, la tombejon kaj la voktejon servantan kiel seĝejo al la Herrnhutanaro. En ĉi lasta aprobiĝis ĉiujare la edifaj Herrnhutaj devizoj (Herrnhuter Losungen), kiuj estu devigaj por ĉiu herrnhutano en la tuta mondo. En la urbetoparto Ruppersdorf troviĝas krome superrivera kasteleto.
La vilaĝo estas konata ankaŭ kiel lulilo de la produktado de specialaj kristnaskaj steloj (Herrnhuter Sterne).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.