From Wikipedia, the free encyclopedia
Hendrik SNOEK (* 2-an de aprilo 1948 en Münster, Vestfalio) estas estinta germana saltrajdisto kaj estro de RATIO-Entreprengrupo.
Li disfamiĝis pro sia kidnapo je la 3-a de novembro 1976 kaj liberiĝis post pago de 5.000.000 germanaj markoj kiel elaĉetmono. Li estis katenite kaŝita je alto de 52 m en piliero de la Ambachtalponto apud Herborn.
Snoek gajnis en 1972 Hickstead Derby sur „Shirokko“, antaŭ ol li en Munkeno sur „Rasputin“ fariĝis ĉampiono de Eŭropo.
Li estis rezervulo je la Somera Olimpiko 1976 por Okcidenta Germanio.
En 1977 li fariĝis ĉampiono en saltrajdado de Germanio sur „Gaylord“.
Li gajnis en 1984 la Grand Prix R.D.S. en Dublino rajdante sur „Palma Nova“.
En 1989 li ĉesigis sian karieron kiel saltrajdisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.