nord-ĝermana gigantino From Wikipedia, the free encyclopedia
Hel estas en la ĝermana mitologio la nomo kaj de malsupra mondo kaj ankaŭ de ĝia regantino.
Ĉi tiu artikolo temas pri koncepto en ĝermana mitologio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hel. |
Hel | |
---|---|
mortodio | |
Verko | nord-ĝermana mitologio |
Informoj | |
Originala nomo | Hel |
Sekso | ina |
Specio | jötun (giganto) |
Patro | Loki |
Patrino | Angrboða |
Gefratoj | Fenriro • Jörmungandr • Nari • Váli • Sleipnir |
Edzo/Edzino | Dyggvi |
Hel, kiel diino de la mortintoj, estas la filino de Loki kaj de la gigantino Angrboda. Tamen, ŝi ne apartenas al la gento de la dioj Azoj, sed al la gigantaro. Ŝia haŭto estas duonparte normalkolora, duonparte blu-nigra; tio signifas, ke ŝi estas duone vivanta, duone morta. Kune kun ambaŭ siaj gefratoj, la lupo Fenrislupo kaj la serpento Midgardserpento, ŝi estis alportata de la dioj azaj ĝis Asgard, ĉar la dioj havis timon pro la geinfanoj de Lokio.
Kiel malsupra mondo, Hel aŭ Helheim estas la subtera mondo de la mortintoj, kiu kuŝas sub la radikoj de la arbego de la mondoj, la frakseno Igdrasilo, skribita en la sagaoj islandaj: Yggdrasil, transe de la rivero de la Morto, Gjöll.
Ŝia nomo donis la vorton hell kiu signifas infero anglalingve.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.