La distrikto Havelland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Rathenow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 716,80 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 169334 homoj; do meznombre 89 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Havelland estas signita per 4.

Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono mapo
Thumb Thumb
Bazaj datumoj
Federacia lando:Brandenburgio
Administra urbo:Rathenow
Areo:1 716 km²
Loĝantoj:169334
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso:89 po km²
Aŭtokodo:HVL
Municipokodo:12063
Komunumoj:26
Situo ene de Brandenburgio
Thumb
Fermi

Thumb

Najbaraj distriktoj estas nordoriente Oberhavel (6), norde Ostprignitz-Ruppin (9), sude Potsdam-Mittelmark (10) kaj la urbo Brandenburg an der Havel. Okcidente limas la saksi-anhaltaj distriktoj Stendal kaj Jerichower Land.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 26 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Falkensee (44806)
  2. Friesack¹ (2537)
  3. Ketzin/Havel (6726)
  4. Nauen (19352)
  5. Premnitz (8335)
  6. Rathenow (24597)
  7. Rhinow¹ (1597)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Brieselang (13118)
  2. Dallgow-Döberitz (10687)
  3. Milower Land (4400)
  4. Schönwalde-Glien (10571)
  5. Wustermark (10922)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj

1 Friesack (6620)

  1. Friesack, urbo (2537)
  2. Mühlenberge (751)
  3. Paulinenaue (1360)
  4. Pessin (651)
  5. Retzow (522)
  6. Wiesenaue (799)

2 Nennhausen (4674)

  1. Kotzen (631)
  2. Märkisch Luch (1340)
  3. Nennhausen (1819)
  4. Stechow-Ferchesar (884)

3 Rhinow (4526)

  1. Gollenberg (404)
  2. Großderschau (427)
  3. Havelaue (843)
  4. Kleßen-Görne (353)
  5. Rhinow, urbo (1597)
  6. Seeblick (902)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.