La Hausruckviertel (prononco [haŭsrukfirtl], laŭvorte "Hausruck-kvartalo", en oficialaj nomoj ankaŭ Hausruckkreis), estas regiono de Aŭstrio kaj konsistigas unu el la kvar historiajn regionojn de la federacia lando Supra Aŭstrio, nome ties centran kaj sudokcidentan parton. La regiono nomatas laŭ la montoĉeno Hausruck. La ekzaktaj nuntempaj limoj nur fiksiĝis en la 19-a jarcento, lige al tiutempa kreo de la nunaj politikaj distriktoj de la federacia lando: historie, la okcidenta limo ekde la jaro 1779 estis la limo al Bavario, dum la orienta limo ĝis la 19-a jarcento plejparte estis la rivero Traun.

Rapidaj faktoj Historia regiono, regiono [+] ...
Hausruckviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj48° 16′ 1″ N, 13° 55′ 56″ O (mapo)48.267012513.9323275


Hausruckviertel (Supra Aŭstrio)
Hausruckviertel (Supra Aŭstrio)
DEC

Hausruckviertel (Aŭstrio)
Hausruckviertel (Aŭstrio)
DEC

Hausruckviertel
Vikimedia Komunejo:  Hausruckviertel [+]
vdr
Fermi

La regiono nun ampleksas la urbon Wels kaj la distriktojn Wels-Land, Eferding, Grieskirchen kaj Vöcklabruck.

Vidu ankaŭ

La tri pliaj historiaj regionoj de Supra Aŭstrio estas la Innviertel (nomata laŭ la rivero Inn), la Mühlviertel (nomata laŭ la riveroj granda kaj malgranda Mühl) kaj la Traunviertel (laŭ rivero Traun).

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.