From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Ziegler (1464-1550) estis svisa politikisto. Ekde pentekosto 1530 li estis la urbestro de Schaffhausen (Ŝafhaŭzo), en sume maltrankvila epoko. La urboŝtato ekde 1454 havis fortan aliancon kun la svisaj urboj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo, Glaruso kaj Ŝvico kaj helpate de la alianco rezistis kontraŭ politika premo de la habsburgaj regantoj en la tuj nordaj regnoj, kiuj volis firmigi kaj ekspansii sian potencon en la regiono. Ekde 1501 la urbo akceptiĝis kiel 12-a membro de la svisa konfederacio, en 1513 ankoraŭ akceptiĝis la kantono Apencelo kaj tiel la svisa konfederacio restos ĝis la napoleonaj militoj fine de la 18-a jarcento. En 1529 la urbo Schaffhausen akceptis subteni la reformacion. La urbo dum la regotempo de Hans Ziegler kaj ankaŭ poste restis limurbo de la svisa federacio, sed profitis de la relativa politika stabileco kiun provizis la konfederacio.
Hans Ziegler (1464-1550) | |
---|---|
Svisa politikisto kaj urbestro de Schaffhausen | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1464 en Schaffhausen ( Svislando) |
Morto | 20-a de aprilo 1550 en Schaffhausen, Svislando |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.