From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Georg Link (ofte nomata Juan Jorge Link) estis svisgermana montgrimpisto kiu kvinfoje surgrimpis Akonkagvon de 1936 ĝis 1944, kaj per tio tiutempe atingis signifan publikan atenton en Sudameriko. Dum sia unua surgrimpo de Akonkagvo en 1936 Link trafis la mortintan sidantan korpon aspektantan kvazaŭ statuo, de la aŭstra montgrimpisto Hans (Juan) Stepanek, kiu dek jarojn antaŭe, estis pereinta dum provo surgrimpi tiun danĝeran monton. La franca edzino Adrienne Bance (fr) de Hans Georg Link estas la unua virino kiu atingis la montsupron de Akonkagvo en 1940 . Ili ambaŭ pereis dum sia lasta provo en februaro 1944 kun la germanaj montgrimpistoj Walter Schiller kaj Albert Kneil. Aldoninde estas ke akompanis Adriennne-on ŝia hundo Fifi, unua hundo surgrimpinta Akonkagvon en 1940, kiu ankaŭ pereis kun sia mastrino en 1944.
Hans Georg Link | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 30-an de novembro 1943 en Akonkagvo |
Tombo | Cimetière des andinistes (fr) |
En tiu grimpo de la monto Akonkagvo, kiun gvidis Juan Jorge Link, partoprenis ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj, la aŭstro Zechner kaj la italo Bertone, kiuj triope atingis la montsupron je la 13-a de februaro 1944, dum la kvar aliaj volis postveni sekvatage kaj pereis en neĝŝtormo. Laŭ la libro Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj dedukteblas, ke la 65-jara Walter Schiller mortis ne atinginte la montsupron. La tri aliaj (gesinjoroj Link kaj Albert Kneidl) atingis la montopinton, subskribis la montopintan memorliboron la 18-an de februaro kaj pereis provante malsupreniri. Ŝajnas ke Adrienne vundiĝis kaj mortis pro tio kaj ke Hans Georg Link perdis la prudenton, plu malsupeniris forgesinte sian nemalhaveblajn pioĉon kaj okulŝirmilon. Lia kadavro estis trovita 150 metrojn sub tiu de lia edzino. La korpojn de Adrienne Bance kaj Hans Georg Link retrovis 11 monatojn poste en januaro 1945 plia ekspedicio, kiun Tibor Sekelj ankaŭ partoprenis, laŭ iniciato de la argentina armeo. La korpo de Albert Kneidl estis retrovita ne dum tiu ekspedicio en 1945, sed dum sekvonta en 1946.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.