Remove ads
germana sporta klubo From Wikipedia, the free encyclopedia
Hamburger Sportverein (mallonge Hamburger SV aŭ HSV) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo, kun sidejo en Hamburgo. Klubaj koloroj estas bluo, blanko kaj nigro, kiuj ankaŭ konsistigas la kluban emblemon bildigatan dekstre. La unua profesia vira teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en Germanio: sesfoje ĝi gajnis la germanian ĉampionecon, krome en 1977 la Eŭropan Pokalon de Pokalvenkintoj kaj en 1983 la konkuron de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. La teamo konkuras en la unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga), estas la sola teamo kiu seninterrompe tie konkuras ekde la jaro 1963, kaj laŭ la "eterna tabelo" de tiu ligo komence de la sezono 2010-2011 havis la 3-an pozicion.
Hamburger SV | |||
---|---|---|---|
sportoklubo • futbala klubo | |||
Kluba nomo | Hamburger Sportverein e.V. | ||
Fondita | 29-a de septembro 1887 | ||
Stadiono | Imtech Arena | ||
Kapacito | 57.000 | ||
Prezidanto | estraro Bernd Hoffmann, Bastian Reinhardt, Oliver Scheel kaj Katja Kraus (stato januaro 2011) | ||
Trejnisto | Armin Veh | ||
Ligo | unua germana ligo de futbalo | ||
2021/22 | 3-a pozicio, 2.Bundesliga | ||
| |||
Kvankam la asocio aparte famiĝis kiel futbala klubo, ĝi ankaŭ ofertas multajn aliajn sportajn disciplinojn, neniel nur por profesiaj sportistoj, sed por ĉiu ajn interesato. Interalie ekzistas branĉoj pri atletiko, volanludo, basbalo, boksado, para dancado, flugpilko, gimnastiko, golfado, hokeo, glacihokeo kaj radsketila hokeo, karateo, keglado, korbopilko, kriketo, manpilko, naĝado, rugbeo, teniso kaj tabloteniso, poste ricevis ankaŭ branĉojn de manpilko kaj de tabloteniso, kies unuaj teamoj konkuras en altaj ligoj, kaj branĉo de klubaj subtenantoj, kiu reprezentas ties interesojn. La klubo fine de la jaro 2010 havis proksimume 66 600 membrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.