From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto hadito (arabe أحاديث , حديث / hadīth, ahadīth = komuniko, raporto) en islamo signifas tradiciitajn mesaĝojn, kaj profanajn kaj religiajn. Kie la islama kunteksto estas klara, oni uzas ankaŭ simple la vorton "tradiciaĵo" de la profeto.
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
En tiu ĉi religia uzo la nocio servas por nomi tradiciaĵojn pri Mohamedo, ofte kontraste al la Korano, kiu laŭ islamo venis de Dio nur tra Mohamedo. Tradiciaĵoj temas pri liaj instrukcioj, imitindaj agoj, aproboj de alies agoj, rekomendoj, malpermesoj kaj avertoj. La tuto de tiuj haditoj estas sunao; ĝi estas parto de la islamaj leĝoj kaj la dua fonto (post la Korano) de la islama juro (fiqh).
En la Korano la vorto hadīth estas uzata ankaŭ en la senco "(dia) revelacio". La 39-a surao diras en sia 23-a versego:
Tradiciaĵoj enhavantaj eldirojn kaj agojn de kunuloj (sahaba) de la profeto, kiujn la islamo konsideras kiel same instruajn kaj obeendajn, nomiĝas ne haditoj, sed athar (spuroj).
La haditoj estas rekonataj de sunaanoj, sed ne nepre de ŝijaistoj, por kiuj la centra kaj nura fonto de islamo estas la Korano. La sunaismaj haditoj estas juĝitaj laŭ la grado de sia historia aŭtentikeco kaj de sia akceptiteco. Ekzistas ankaŭ kolektoj de ŝiajaismaj haditoj, la kutub arba'a (kvar libroj), sed iliaj tri aŭtoroj aŭ kolektintoj (al-Kulini ar-Razi, Ibn Babavaih al-Qummi, at-Tusi) vivis longe post Mohamedo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.