From Wikipedia, the free encyclopedia
Hachette et Compagnie ([aŝet' e kompanji'] "Hachette kaj kompanio") estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en 1901. La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hachette (stacidomo). |
Hachette | ||
---|---|---|
Librairie Hachette | ||
eldonejo • organizaĵo vd | ||
Dum | 1826 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société anonyme à conseil d'administration s.a.i. | |
Fondintoj | Louis Hachette vd | |
Sidejo | 15-a arondismento de Parizo | |
Lando | Francio | |
Agokampo | programaro • libro • revuo | |
filiaj kompanioj | Hachette Books • Hodder & Stoughton • Librairie générale française • Orbit • Hachette Book Group • Chambers Harrap • Éditions Grasset • Teach Yourself • Q3024920 • Éditions Larousse • Hachette India • Orion Publishing Group • Hachette Fascicoli • Bragelonne vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon.
La eldonejon fondis en 1826 Louis Hachette. Post 38 jaroj de agado ĝi iĝis monde konata. Evoluo de la firmao permesis en 1947 transpaŝi limojn de Francio 1947. Fine de la 20-a jarcento la firmao ricevis aktualan nomon Groupe Hachette Livre.
Tiu-ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.