komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Hüttikon estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 627 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Hüttikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 26′ 46″ N 8° 23′ 14″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 627 |
Areo | 1,62 km² |
Alteco | 433 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8115 |
Komunumkodo | 0087 |
Hüttikon situas en la Furtvalo ĉe la monto Altberg en okcidento kaj la montoĉeno Lägern en sudo. Hüttikon estas la komunumo kun la plej malgranda teritorio de la tuta kantono. Krom la kerna vilaĝo Hüttikon al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Hüttikerberg.
La komunumoj Hüttikon limas al Würenlos en Kantono Argovio, kaj en Kantono Zuriko Otelfingen, Dänikon kaj en la Limatvalo la komunumo Oetwil ĉe Limato.
Per busoj Hüttikon estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Plej proksima stacidomo troviĝas en Otelfingen. Ankaŭ la norda ĉirkaŭiro de Zuriko (aŭtoŝoseoj A4 kaj A1) estas falice atingebla.
Unua skriba mencio de Hüttikon datiĝas de la 3-a de februaro 883 kiel Huttinchova. Per tiu-ĉi dokumente iu Adalbert interŝanĝis siajn havaĵojn en Hüttikon kun la Virina Abatejo en Zuriko kontraŭ tiaj en Borsikon, vilaĝo hodiaŭ ne plu ekzistanta ĉe la Lago de Türlen. En mezepoko Hüttikon apartenis al la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Hüttikon fariĝis parto de la komuna havaĵo de la membroj de la Ĵurkomunumo kaj estis atribuita al la kamparvoktejo Baden. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 Hüttikon estis atribuita al Kantono Zuriko. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.