Hämeenlinna
urba komunumo en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
urba komunumo en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Hämeenlinna (en la sveda lingvo Tavastehus) estas la ĉefurbo de la provinco Origina Tavastio (finne Kanta-Häme, svede Egentliga Tavastland) en suda Finnlando. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 68 288 loĝantoj sur areo de 1 785,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 loĝantoj/km². - 1786 km² da tero kaj 246 km² da lagoj kaj riveroj. La teritorio havas komunan limon kun Asikkala, Akaa, Hattula, Hausjärvi, Hollola, Janakkala, Loppi, Padasjoki, Pälkäne, Tammela, Urjala kaj Valkeakoski. Ĝis fino de la jaro 2009 ĝi estis sidejo de guberniestro de gubernio Suda Finnlando.
Hämeenlinna | ||
urbo | ||
Placo en Hämeenlinna | ||
|
||
Oficiala nomo: Hämeenlinnan kaupunki | ||
Ŝtato | Finnlando | |
---|---|---|
Provinco | Kanta-Häme | |
Historiaj regionoj | Häme iama provinco, Suda Finnlando gubernio | |
Konata loko | Hämeen linna kastelo kaj fortikaĵo | |
Situo | Hämeenlinna | |
- koordinatoj | 60° 59′ 45″ N 24° 27′ 55″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 150 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 79 m s. m. | |
Areo | 2 031,6 km² (203 160 ha) | |
- tero | 1 785,83 km² (178 583 ha) | |
- akvo | 245,77 km² (24 577 ha) | |
Loĝantaro | 66 854 (31.01.2011) | |
Denseco | 32,91 loĝ./km² | |
Urbaj privilegioj | 1639 | |
Urbestro | Tapani Hellstén | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | ||
Situo en Finnlando
| ||
Vikimedia Komunejo: Hämeenlinna | ||
Retpaĝo: www.hameenlinna.fi | ||
La urbo estis formale fondita (akiris statuson kaj privilegiojn de urbo) en 1639. Ĝi estis la unua urbo en la interno de la lando; ĝis tiam ĉiuj urboj situis ĉe la maro kaj havis havenon por eksterlanda komerco. La urbo naskiĝis sur prahistoria loĝloko, kie oni trovis restaĵojn de pluraj malgrandaj fortikaĵoj sur montetoj. La nomo Hämeenlinna signifas "kastelo (aŭ fortikaĵo) de Tavastio". Konstruadon de tiunoma fortikaĵo oni komencis fine de la 13-a jarcento, kaj iom post iom evoluis ankaŭ pli dense loĝata vilaĝo en la proksimeco.
Tuulos, Kalvola, Lammi kaj Renko estas eksaj komunumoj, kiuj estis ligitaj al Hämeenlinna en 2009. La plejparto de eksa komunumo Vanaja jam en 1967 estis alligita al Hämeenlinna - parto tiam doniĝis al Renko kaj do kun ĝi alvenis en 2009.
oficiala statistiko de la urbo (en la finna)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.