hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro, ĉasisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Roth [djula rot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Roth Gyula estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro, ĉasisto.
Gyula Roth naskiĝis la 26-an de septembro 1873 en Sopron, li mortis la 7-an de januaro 1961 en Sopron.
Gyula Roth frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1896. Post siaj studoj li laboris aŭ instruis en Transilvanio. En 1904 li havis postenon en laborejo pri arbaroj en Selmecbánya. Post 3 jaroj li komencis instrui en la menciita akademio (tiam jam levita al altlernejo). En 1911 li estis nomumita ĉefinĝeniero, en 1917 arbarkonsilisto. Post la 1-a mondmilito, kiam la akademio rifuĝis, li gvidis ĝin al Sopron, kie li iĝis katedrestro. En la studjaro 1937 li estis dekano. Li trovis novan sistemon pri kultivado de arbaroj, sed li okupiĝis multe pri arbara bredado-ĉasado. En 1955 li ricevis premion Kossuth. Post falo de Hungara revolucio de 1956 plejparto de profesoroj kaj studentoj rifuĝis al Kanado, tial Gyula Roth aĝis 83, kiam li denove instruis en la rest-altlernejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.